Memoraĵoj de Michelle Obama aperos en librovendejoj je la 11-a monato

Dimanĉe la 25-an de la 2-a monato, la plurlanda eldoneja firmao “Penguin Random House” per komunikaĵo anoncis, ke la verko  “Becoming” – tiu estas la titolo por la memoraĵoj de Michelle Obama, la eks Unua Sinjorino de Usomo – havos versiojn en 24 lingvoj, kaj ĝi estos aĉetebla de la publiko tutmonde ekde la 13-a de la 11-a monato ĉi-jare.

Per Tvitero la edzino de la eks usona ŝtatprezidanto Barack Obama asertis lastdimanĉe: ” Verki ‘Becoming’-on estis profunda persona sperto. Mi pritraktas mian devenon, kaj kiamaniere iu knabino el Ĉikago trovis sian voĉon. Mi esperas, ke mia irvojo inspiru la legantojn trovi rimedojn por trafi ĉion de ili dezirataj”.

En Usono la sugestita prezo de la libro estos 32,50 (usonaj dolaroj) al papera versio, kaj 14,99 por la cifereca. Nekutimaĵo: miliono da ekzempleroj estos donacitaj de la familio Obama favore al “malriĉaj infanoj”, laŭ informis la eldonejo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog