Nederlando analizos DNA-on de pli ol 20 mil viroj por trovi murdiston

La nederlanda polico komencis sabate, la 24-an de la 2-a monato, kolektadon de DNA-provaĵo de amaso da viroj, celante trovi la respondeculon pri mortigo de infano antaŭ 20 jaroj. “La pordoj de ses kolektejoj estis malfermataj”, tion anoncis per Tvitero la polico de la provinco Limburgo.

Preskaŭ 21.500 viroj havas tempodaŭron da tri semajnoj por volonte liveri DNA-provaĵon, kadre de lasta provo de la polico je klarigo pri la murdo okazinta en 1988.

Nicky Verstappen, 11-jaraĝa, malaperis frumatene la 10-an de la 8-a monato 1988, en somera kampadejo ĉe la naturrezervejo Brunssummerheide, sude de Nederlando. La korpo de la knabo estis trovita en la sekva tago proksime de tiu loko.

La polico invitis virojn aĝantajn inter 18 kaj 75 jaroj el Heibloem (tiama loĝloko de la knabo) kaj el la ĉirkaŭaĵo de la naturrezervejo, sed ili ne estas konsiderataj suspektaj de tiu krimo. Oni celas trovi inter la volontuloj parenco(j)n de iu homo, kiu lasis evidentaĵojn sur la vestoj de Nicky Verstappen.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog