Jen okazonta konkura vendo: dungpropona formularo (1973) de Steve Jobs

Venontmonate, kadre de popkultura foiro en Bostono (Usono), okazos konkurvendo de personaj objektoj, kaj inter ili estos kelkaj tiaj de Steve Jobs, la fama pioniro pri komputila industrio, kunfondinto de la firmao Apple Computer Inc.

Inter la objektoj de Jobs estas iu peto pri laborposteno en la jaro 1973, per formularo mane skribita de li tri jaroj antaŭ la fondo de sia propra firmao Apple. Oni ne scias je kiu dungisto tiu formularo estis plenumita, kaj oni estimas, ke ĝi estos vendita kontraŭ 50 mil usonaj dolaroj.

Kurioze: la kreinto de la telefonaparato “iPhone” tiam plenumis la kampon “telefono”-n de la formularo per la vorto “none” (angla vorto por “neniu”).

En 2011 je la aĝo 56 jaroj Steven Jobs forpasis pro kancero. Pasintjare Apple iĝis la unua firmao kies mona merkatvaloro superis 800 miliardojn da usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog