Milionulo gajnis patrecon pri siaj 13 infanoj naskitaj de lupatrinoj

Ĉi-semajne kortumo en Bankoko agnoskis al la 28-jaraĝa japana milionulo Mitsutoki Shigeta la rajton pri patreco de siaj 13 filoj naskitaj de luitaj patrinoj en Tajlando, sed la gardo de tiuj infanoj al li ankoraŭ estos pritraktata kun la registaro de tiu lando, por eviti abruptan vivŝangon al la etuloj.

Favore al tiu decido la tribunalo konsideris la oportunon de feliĉo al la infanoj kaj neekziston de antaŭa malbona konduto de Shigeta, kiu estas filo de magnato je teĥnikoscienca industrio. Ekde 2015 li jam ekhavis la gardon de aliaj tri infanoj siaj – en 2014 iĝis pubkile, ke li estas patro de 16 filoj naskitaj de virinoj kontraktitaj de li kiel lupatrinoj.

Shigeta estis celita de krimesploro fare de Interpol (interlanda organizo de krimo-polico), koncerne al supoza homvendado,  kaj tiam oni eĉ aludis al li kiel “tiu, kiu starigis fabrikon de suĉinfanoj”. Post okazintaĵoj tiaj, Tajlando ne plu permesas al eksterlandanoj kontrakti lupatrinojn.

Lia advokato argumentis, ke li nur volas havi grandegan familion, kaj li havas sufice bonajn kondiĉojn por prizorgi la infanojn. Nuntempe Mitsutoki Shigeta vivas en Japanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog