Speciala vestaĵo igas senhejmajn hundojn en gardistoj

En Tajlando iu propagandagentejo disvolvis specialan vestaĵon, kiu povas igi hundojn sen mastroj en gardistoj sur la stratoj de Bankoko. Laŭ takso nuntempe ekzistas ok milionoj da tiaj hundoj en la lando, kaj 10% el ili estas en la regurbo.

Tian vestaĵon elpensis Pakornkrit Khantaprab, kiu estas teamano de la propagandagentejo Cheil Thailand. “La inspiro venis el la raportitaj novaĵoj kiuj oni spektadas en Tajlando kaj preskaŭ ĉie, pri torturo de senhejmaj hundoj”, tion li diris.

Enhavanta kaŝitajn filmilojn, tiu vestaĵo elsendas realtempe al poŝtelefono aŭ komputilo la filmetojn, kiuj montras tion, kion la hundo vidas. La filmilo ekfilmas pro la hunda bojado. Tio utilas, ĉar hundoj jam pruvis esti lertaj je perceptado de supozaj ŝtelistoj kaj serpentoj, ekzemple.

La firmao kredas, ke tiu sistemo utilos kaj al hundoj kaj al komunumoj, kaj planas surmerkatigi ĝin. Jen koncerna filmeto: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog