Sviso konstruis miniaturon de la kamiono “Scania R 500 Topline”

La sviso nomata Hugo Markes, koncerne al pasio pri miniaturoj, certe antaŭenigis tion al nova nivelo. Pri la kamiono “Scania R 500 Topline” li konstruis etan version , kiu estas 800 kg peza kaj 7 metroj longa (kun inkluzivo de la postveturilo). Krome ĝi estas regebla per teleregilo. [FILMETO]

Tiu minuaturo estas en skalo 1/2.3, kaj tio signifas, ke ĝi estas malpli granda ol duono de la kamiono. La skalo estis tiel difinita pro la radoj, kiuj venis el Ĉinlando.

Markes bezonis ĉirkaŭ 4 mil horojn por fari tiun artaĵon kaj elspezi por materialoj proksimume 50 mil eurojn. Nun li decidis vendi ĝin, kaj esperas, ke la enspezo de la vendo atingos minimume 65 mil eurojn.

Li havas vendejon de modelismo proksime de Zuriko, sed ĝi estas faka pri helikopteroj regataj de teleregilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog