Stelulo de “Shazam!” muskole plidikiĝis je 10 kilogramoj pro tiu rolo

La 37-jaraĝa usona aktoro Zachary Levi parolante al la retejo “Collider” pri lia korpa ekzercado cele al rolado kiel heroo en “Shazam!” – la venonta filmo de la kinkompanio Warner/DC – asertis la jenon: “Mi gimnastikas semajne po 5 aŭ 6 tagoj… Tage ĉirkaŭ po unu horo kaj kvarono. Kiam mi duobligas tiun tagan tempodaŭron, tiam mi rajtas ferii je la sekva tago”.

Krome li klarigis: “Mi estas 100 kilogramoj peza nun. Ĉiame mi estis 90-kilogrampeza. Mi gajnis 10 kilogramojn da muskoloj post tempodaŭro da ĉirkaŭ monato aŭ monato kaj duono”.

La filmo “Shazam!” estos reĝisorata de David F. Sanbderg (37-jaraĝa svedo), kun Asher Angel (15-jaraĝa usonano), kiu rolos kiel Billy Batson – knabo, kiu post akiri la povaron de iu mago (Ron Cephas Jones, 61-jaraĝa usonano) li sukcesis, dirante ian magian vorton, iĝi la pova heroo Levi. Mark Strong (54-jaraĝa brita) rolos kiel la malbonulo D-ro Sivana.

La 15-a tago de la 4-a monato 2019 estas la difinita dato por unua apero de la filmo “Shazam!” en la kinejoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog