Tigrido estis sendita per poŝto en Meksiko

Laŭ la aŭtoritatoj pri media protektado de Meksiko, merkrede la 7-an de februaro, tigrido ene de plasta skatolo estis trovita de policistoj, kadre de agado kun flaristaj hundoj kontraŭ kontrabando efektivigita en la busstacidomo de la urbo Nueva Tlaquepaque, subŝtato Ĥalisko.

Temas pri bengala tigro kun taksita aĝo je ĉirkaŭ du monatoj, kvietigita per trankviligaĵo kaj poŝte adresita al la ŝubstato Keretaro. Ĝi estis spertanta dehidratiĝon, maldikiĝon, sed aspektanta bonan sanstaton, kaj ĝi estis sendita al iu centro pri besta zorgado en la urbo Tlajomulco de Zuñiga.

La polico informis, ke la dokumentoj pri posedrajto enordas, sed la transportmetodo aranĝita estis konsiderita kiel mistraktado, kaj tiurilate enketon kondukas la aŭtoritatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog