Amatora astrosciencisto malkovris perditan sateliton en spaco

NASA, la oficiala usona agentejo de kosma esplorado kaj studo, konfirmis je la 30-a de januaro, ke iu amatora astrosciencisto malkovris iun homfaritan sateliton, kiu de 12 jaroj estis perdiĝinta en la spaco.

La homfarita satelito nomata “Image” estis ĵetita spacen marte de la jaro 2000, kaj decembre de la jaro 2005 NASA subite perdis ĝian signalon.

Komence de januaro la amatora astrosciencisto Scott Tilley raportis el Kanado sian malkovron al NASA, kaj tiu usona agentejo faris testojn per kvin malsamaj antenoj por certigi, ke tiu trovita satelito vere estas tiu “Image”.

Laŭ NASA, dum la tempodaŭro da kvin jaroj antaŭ la perdo de la signalo, “Image” sendis informojn, kiu ebligis al 40 malkovroj pri magnetosfero (magnetkampo).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog