Paro da klaŭnfiŝoj trapasis operaciojn

Ia nekutima kaj delikata ĥirurgio mobilizis bestkuracistojn por forigi tumorojn el buĉoj de paro da klaŭnfiŝoj – tia genro de fiŝo, kiu famiĝis tutmonde pro la desegnofilmo “Serĉante Nemon”, de la jaro 2003-a.

La operacioj bezonis nur po 15 minutojn, kaj ili estis sukcesaj, laŭ la bestokuracistoj kiuj plenumis la aferon je la 20-a de januaro ĉe kliniko en la urbo San-Paŭlo (Brazilo).

Tiuj du fiŝetoj apartenas al Luciano Tadashi, kiu mastrumas privatan bredejon en la brazila urbo São José dos Campos. Li rimarkis, ke la ekkreskado de la tumoroj okazis antaŭ unu jaro.

Laŭ la teamo de la kliniko la fiŝetoj estis enhavanta en buŝo troan kvanton de maso ne identigita, kiu supoze estis miksaĵo de dentaj kaj epiteliaj ĉeloj, kaj pro tio de unu semajno ili eĉ ne ne estis manĝantaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog