Leterportisto estis malliberigita pro 500 kg da neliveritaj korespondaĵoj

Marde la 30-an de januaro en la itala urbo Viĉenco estis arestita leterportisto akuzita gardi ĉe sia hejma garaĝo pli ol 500 kilogramojn da korespondaĵoj, kies liveron al la adresatoj li ne efektivigis.

La polico estis alvokata ĉar laboristoj de firmao pri recikligo senditaj al tiu garaĝo por malplenigi ĝin trovis tie 43 plastajn transportujojn plenaj je leteroj, fakturoj, kaj eĉ voĉdonaj flugfolioj, datiĝantaj ekde la jaro 2010-a.

Naskiĝinta en Napolo tiu leterportisto, kies nomo ne estis informita, estas 56-jaraĝa, laŭ la polico. La poŝto promesis liveri tiun aron da korespondaĵo al ties adresatoj, malgraŭ la malfruego da jaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog