Okfoje malsukcesinta je aŭtomobila ekzameno, virino festis sian finan venkon per “kuko-permisilo”

Post fiaski ok fojoj pri kondukado de aŭtomobilo je ekzamenoj de Detran-PB (portugala mallongigo pri la trafika departamento de la brazila subŝtato Paraibo), kadre de dujara klopodado, fine la 25-jaraĝa junulino Darlene Soares akiris sian “CNH”, kiu estas la permisilo por stiri aŭtojn en Brazilo.

Feliĉe pro tiu konkero, lastdimanĉe la 28-an de januaro kunveninte kun siaj amikoj kaj familianoj ŝi festis la okazon, kaj eĉ speciala ornamaĵo reliefigis la aferon: iu kuko aspektanta kvazaŭ la CNH de Darlene. Ŝi loĝas en la malgranda urbo Boa Vista (Paraibo – Brazilo).

“Mia loĝurbo estas loĝata de kvin mil homoj. Kie mi estis ĉeestanta, tie ili estis demandanta al mi: ‘Kio pri la permisilo, Darlene?'”, tion ŝi diris, kaj krome: “Mi maldikiĝis. Mi ne estis manĝanta dum tagoj antaŭ la ekzamenoj. Mi maldikiĝis je ĉirkaŭ ses kilogramoj kaj spertis maldormadon. Krome mi estas plorema, kaj pro Detran mi multe ploris”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog