Mortis la kreinto de la bildrakonto “Beetle Bailey”

Laŭ la gazeto “The Washington Post”, je la 27-an de januaro en la urbo Stamford (Konektikuto – Usono), en la aĝo 94 jaroj, forpasis hejme pro pulminflamo la bildrakontisto Mort Walker, kiu estas la kreinto de la bildrakonto “Beetle Bailey”.

Li desegnadis la ĉiutagan bildrakonton dum 68 jaroj – tio estas faro pli granda ol tiu de iu ajn alia usona bildrakontisto. “Beetle Bailey” aperis en la jaro 1950-a, kaj tiu bildrakonto atingis 200 milionojn da legantoj per 1,8 mil gazetoj tra pli ol 50 landoj.

Liaj filoj Brian kaj Greg, kiuj lin helpis ekde la jardeko 1970, daŭrigos la produktadon de la ĉiutaga bildrakonto, laŭ “Washington Post”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog