Soldatoj trinkas serpentosangon kadre de prezentado

Jim Mattis, kiu estas la usona sekretario pri defendado, merkrede la 24-an de januaro spektis nekutiman militprezantadon fare de indoneziaj soldatoj en Ĝakarto, la regurbo de la azia lando.

Tiu ceremonio okazinta en la sidejo de la armitaj fortoj de Indonezio estis pli drameca ol tiuj kiuj la estroj de Pentagono (usona departamento de defendo) estas alkutimiĝantaj dum eksterlandaj vojaĝoj.

Je sonado de muzikistaro la indoneziaj soldatoj faris seriojn da batalartaj teĥnikoj, eĉ frakasigante kvazaŭ betonajn brikojn, kaj per manoj kaj per kapo.

Eble la plej reliefiga faro estis tiu kun vivantaj serpentoj disĵetitaj tie de la armeo. Tiam, antaŭ la homamaso la soldatoj senkapigis la bestojn kaj trinkis ties sangon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog