Forpasis la “plej sperta” kosmovojaĝisto

John Young mortis 87-jaraĝa je la 5-a de januaro 2018. Li estis la naŭa usona kosmovojaĝisto piedirinte sur la Luno, kadre de la deka homportanta misio de Usono nomata Apollo 16.

Young vojaĝis ses fojoj al spaco kaj li estis konata ankaŭ pro “kontrabandi” viandan sandviĉon al sia kunulo en kosmoŝipa vojaĝo. Tiam NASA – la usona agentejo de kosma esplorado – riproĉis lin kaj la afero eĉ polemikis, tamen tiu okazintaĵo ne malhelpis lian karieron.

Per komunikaĵo la estro de NASA Robert Lightfoot asertis, ke “La kariero de la kosmovojaĝisto John Young etendiĝis je tri generacioj da spacovojaĝoj”, kaj per Tvitero la agentejo priskribis lin kiel “nia plej sperta kosmovojaĝisto”.

“Mi kredas, ke mi estis bonŝanca”, tion diris Young intervuje en la jaro 2004, kiam li emeritiĝis post 42 jaroj da laborado ĉe NASA.

John Young mortis hejme en la urbo Hustono (Teksaso), pro komplikaĵoj kadre de pulminfekto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog