20-jaraĝulo gajnis premion da USD 451 milionoj de loterio en Usono

Vendrede la 12-an de januaro la loteirio de la usona subŝtato Florido indentigis Shane Missler (20-jaraĝa, loĝanta en Port Richey, Florido) kiel venkinto de la premio je 451 milionoj da usonaj dolaroj, de la loterio “Mega Millions” lotumite je la tago 5-a. Anstataŭ ricevi ĝin per jaraj partoj li preferis solan pagon da USD 281.874.999,00.

Li aĉetis kvin biletojn en la oportuna butiko “7-eleven”, per “rapida vetado”, kies numeroj estis hazarde difinitaj de ties sistemo. Inter ili estas tiu kun la lotumitaj numeroj: 28, 30, 39, 59, 70 kaj la lasta numero, kiu nomiĝas “Mega Ball”, estis 10.

Intervjue al la gazeto “Tampa Bay Times” la junulo asertis ke li prizorgu sian familion, iomete amuziĝu dum vivado, pretigu vojon al financa sukceso celante postlasaĵon, kaj ankaŭ faru ajnan bonon al la homaro per parto de la mono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog