Nek pedalo, nek stirrado – jen la aŭtomobilo Cruise AV

Vendrede la 12-an de januaro la multnacia fabrikfirmao “General Motors” prezentis la aŭtomobilon “Cruise AV”, kiu estas konsiderata de la anoncinto kiel la unua senŝofora aŭto serie produktata, enhavanta nek pedalon, nek stirradon.

Tiu fabrikanto asertis, ke ĝi petis al la usona registaro permeson por agadi per tiu aŭto surstrate ekde la jaro 2019-a. La propono konsistas je ofertado de transporta servo same tiu fare de la firmao “Uber”. Tamen GM ne klarigis, se kune kun la pasaĝeroj estos iu ĉe la veturilo.

“Ĝi ne stiras post trinkado, nek uzas poŝtelefonaparaton dum stirado, nek malfeliĉas aŭ laciĝas, ĝi neniam malatentiĝas, kaj ne produktas gasojn”, tion asertas komunikaĵo.

Ĝis nun nenia firmao surmerkatigis veturilon tute senŝofora.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog