Paraplegiulo sukcesis je montgrimpado sur rulseĝo

Lai Chi-wai, 35-jaraĝa, estas la unua ĉina atleto indikita al la premio Laureus World Sports Awards, post lia faro efektivigita decembre 2017: sidite sur rulseĝo li grimpis la monton Lion Rock en Honkongo, 495 metroj alta.

Li estas kvarfoje ĉampiono pri Azia Turniro de Grimpado, kaj la unua ĉina venkinto de la sporta turniro “X-Games”, sed lia brila kariero estis finita pro aŭtomobila akcidento, kiu en la jaro 2011 paralizigis liajn malsuprajn membrojn.

“Por mi supreniri la monton koncernis plenumo de revo, krom pruvi al miaj amikoj kaj ŝatantoj, ke mi superis tiajn plej malfacilajn momentojn de mia vivo. Eĉ sur rulseĝo mi kapablas defii aliajn sportojn krom fari tion, kion mi plej amas”, tion Lai Chi-wai diris al la novaĵagentejo Reuters.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog