Jen nova katoraso iom aspektanta kiel homlupo

Merkrede, la 10-an de januaro, kadre de evento aranĝita de la usona organizaĵo pri hundoj AKC (angla mallongigo pri American Kennel Club), la internacia asocio pri katoj TICA (angla mallongigo pri The International Cat Association) prezentis novan specon de kato, kies oficiala nomo estas “Lykoi” (“lupo” en la greka lingvo).

Gena mutacio en la katoj de tiu speco igis mallongajn iliajn hararojn ĉe kelkaj korpopartoj, estigante kvazaŭ maskon kunigante muzelon, okulojn kaj orelojn, kiu kune kun la nigra hararo kaj oraj okuloj koincide ŝajnigas ilin al la trajto elektita de Holivudo kiel la aspekto por la homlupoj.

Male al katoj kiel “Perfold” kiuj reliefiĝas en interreto, tiuj “Lykoi” ne estis gene modifitaj, kaj ties natura mutacio oni ekrimarkis de antaŭ 20 jaroj.

“Lykoi” estas tre inteligenta kato. Ĝi lertas je defiaj ludoj. Foje ili faras hundajn agojn, kaj ili kutime ĉasas kaj persekutas kiel lupoj”, tion asertas TICA-retejo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog