Ĉu kosmovojaĝisto kreskis naŭ centimetroj dum 3-semajna loĝado en IKS?

Norishige Kanai, kiu estas japana kosmovojaĝisto loĝanta de tri semajnoj en Internacia Kosmostacio – IKS (angle: International Space Station – ISS) asertis, ke li kreskis naŭ centimetroj dum tiu tempodaŭro.

Sur la socia retejo Tvitero li afiŝis la jenon: “Bonan tagon al ĉiuj. Mi havas gravan anoncon por hodiaŭ. Niaj korpoj estis mezuritaj kaj, ŭaŭ, mi kreskis naŭ centimetroj! De tri semajnoj mi kreskis kvazaŭ planto. Tio ne okazis ekde mia mezlerneja aĝo. Mi iomete zorgas, kiam estos tempo por reveni, ĉu tiam mi estos entenebla ĉe sidloko de Soyuz”.”

Ĉe spaco kosmovojaĝistoj kreskas mezume du ĝis kvin centimetroj . Tio okazas pro ĉesado de influo de tergravito, kaj en tiu situacio la vertebraro etendiĝas, specife ĉe la kartilagaj diskoj inter la ostoj. Kutime tia estas portempa kresko, ĉar ili povos reveni al la ordinara alto post reveno al la Tero.

Tamen hieraŭ, la 9-an de januaro, Norishige Kanai faris pardonpeton pro tio, ke li malĝuste informis, ke li kreskis naŭ centimetroj ĉe IKS: “Vere mi estas du centimetroj pli alta”, tion li diris. Laŭ li mismezuro okazis.

Kanai unuafoje venas en spacon, kaj antaŭe li estis kuracisto ĉe la japana mararmeo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog