Botelo de pli ol unu miliono da eŭroj antaŭnelonge ŝtelita estis trovita

Lastvendrede, la 5-an de januaro, la dana polico informis, ke estis trovita malplena sed preservata, la botelo da vodko kies valoro oni taksas je 1,1 milionoj da eŭroj, kaj estis ŝtelita je la 1-a de januaro el la drinkejo “Cafe 33” en Kopenhago, supoze fare de du uloj filmitaj dum ŝtelo.

Laŭ la televidkanalo TV2 tiu botelo de la marko de vodko “Russo Baltique” estis farita el 3 kilogramoj da oro kaj 3 kilogramoj da argento, kaj ĝi havas ŝtopilon inkrustita per diamantoj.

La mastrumanto de la drinkejo, kiu posedas 1.200 botelojn de vodkoj, diris al loka gazeto, ke tiu botelo estis pruntita al li de la fabrikanto de aŭtomobiloj Dartz, de la rusa milionulo Leonard F. Yankelovich.

Iu laboristo ĉe konstruaĵo en Charlotenlund, norde de la urbo, trovis la botelon tie, laŭ informis la aŭtoritatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog