Pasaĝero pardonpetis, ke li venis sur aviadilan flugilon

La senpacienca 57-jaraĝa pola pasaĝero Romuald Graczyk, kiu ĉi-semajne venis sur aviadilan flugilon en la flughaveno de Malago (Hispanlando), faris pardonpeton, tion asertante al la hispana gazetaro: “Mi hontiĝas. Tio estis eraro. Tiam mi havis nenian kompromison, nek mi estis malfruanta. Mi ne scias, kio okazis al mi. Mi spertis iom da klaŭstrofobio”.

Tiu okazintaĵo je la unua tago de la jaro efektiviĝis 30 minutoj post alteriĝo de la aviadilo, kiu venis el la londona flughaveno Stansted, kun horo da malfruo.

Laŭ la pasaĝero Fernando del Valle Villalobos, la viro trankvile petis permeson al la starantaj homoj ĉe la irejo por pasi, malfermis la krizan pordon kaj diris, ke li surteriĝus per flugilo, ĉar li estis ĝenata de la atendado. La polico estis alvokita, kaj dume tiu polo, kiu loĝas en Hispanlando, estis konvinkita de la skipo je lia reveno al interno de la aviadilo.

Graczyk devos pagi monpunon da 40 mil eŭroj pro misuzo de rimedo pri sekureco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog