Anticipe al “Apple” italoj registris la markemblemon “Steve Jobs”

Steve Jobs (Steven Paul Jobs) mortis la 5-an de oktobro 2011. Kune kun Steve Wozniak li kunfondis la firmaon “Apple Computer Inc”. Julie de la jaro 2012 du ilataj estreprenistoj, nome la fratoj Giacomo kaj Vincenzo Barbato decidis registri markon kun la nomo de tiu pioniro de la komputila industrio.

“Ni volis krei novigaĵon, kiu omaĝus iun samtempulan geniulon. Jobs estas Leonardo Da Vinci de la moderneco. Per merkatika esplorado ni konstatis, ke Apple ĝis tiam ne registris kiel markemblemo la nomo de sia fondinto”, klarigas la fratojn.

Batalo okazis en itala tribunalo, pro kontraŭstaro de Apple al tiu registro, sed la fratoj venkis la grandegan firmaon: “La opozicio estas plene rifuzita”, tion oni legas en la juĝafero finita la 28-an de februaro 2014.

Giacomo kaj Vincenzo jam anoncis, ke ekde januare 2018 ili surmerkatigos luksajn komputilaĵojn kun la markemblemo Steve Jobs.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog