Per tromp-logilo polico arestis krimulojn

Jen taktiko, kiu certe ne estas instruata de polico-akademio, sed ĝi estis uzata de policistoj kaj efikis: la polico de la metropola provinco South Yorkshire en Unuiĝinta Reĝlando, sukcesis je aresto de krimuloj sendante al ili kartojn de fikcia firmao kun sciigo pri rajto al kristnaska donaco kadre de lotado.

Surprize diversaj fuĝantoj el justico respondis kaj interkonsentis pri rendevuo por ricevo de la “donaco” por iliaj jarfinaj festoj, sed fakte ili ricevis viziton de la polico.

Tiu polica strategio estis nomata “Agado Ordinara Ilekso” (planto familiara por kristnaska ornamado), kaj rezultis je aresto da 21 homoj inter la tagoj 18-a kaj 19-a de decembro.

Laŭ la detektivestro Lee Berry la polico daŭre esploros “novajn vojojn” por kapti fuĝantojn. “Sendi policistoj al loĝejoj, kiujn la homoj jam forlasis estas malŝparo de rimedoj” tion li asertis.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog