Parkumita aviadilo trafis konstruaĵon pro puŝo de la vento

Merkrede, la 27-an de decembro, privata jetpasaĝeraviadilo, kiu estis parkumita, trafis malgrandan konstruaĵon post ĝi esti forpuŝita de la vento el la aviadilodromo de la internacia flughaveno de Malto (sudeŭropa insula ŝtato en Mediteraneo).

La novaĵagentejo Reuters informis, ke laŭ la loka amaskomunikiloj, oficistoj de la flughaveno supozas, ke tiu akcidento okazis pro puŝo fare de ekventego al la aviadilo, kiu rompis la kradon kaj koliziis.

Laŭ la gazeto “Times of Malta”, la konstruaĵo apartenas al la firmao Polidano. “Ŝajne ventego kaŭzis tion. La konstruaĵo ne estis tiom difektita, sed la aviadilo jes”, tion diris la proparolanto de la firmao, Jean Paul Sammut. Estis neniu en tiu loko je la momento de la kolizio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog