Ĉinlando ekis projekton por utiligi WeChat-on kiel identigilo

Merkrede la 27-an de decembro la ĉina gazeto “South China Morning Post” informis, ke la registaro de la provinca regurbo Kantono komencis ĉi-semajne projekton por utiligi la popularan poŝtelefonan programeton “WeChat” por identigi siajn uzantojn, same kiel pasporto aŭ ordinara identiga karto.

Laŭplane post kelkaj tagoj tiu eksperimenta projekto trafos la tutan provincon – Gŭangdongo aŭ Kantonio – kaj oni volas jam ekde la venonta januaro testi ĝin ankaŭ tutlande.

Uzante la teĥnikosciencon pri vizaĝrekono, kiu plialtiĝas en Ĉinlando, per tiaj virtualaj dokumentoj oni povos ekzemple registriĝi en hoteloj aŭ uzi kelkajn servojn ĉe registaraj organizaĵoj sen bezono prezenti la ordinaran identigilon.

Kune disvolvas tin projekton la ĉina ministerio pri publika sekureco kaj la ĉina interreta firmao “Tencent Holdings”, kiu posedas “WeChat”-on.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog