Preskaŭ duonkilometra, vitra ponto estis malfermita en Ĉinlando

La ŝtata ĉina televidkanalo CCTV informis pri la ekfunkciigo – la 24-an de decembro en la provinco Hebejo – de la tutmonda plej granda vitroponto, kiu estas 488 metroj longa kaj 218 metroj alta.

La ponto estis konstruita de la firmao “Bailu Group”, kaj en la malferma ceremonio ĉeestis ĉirkaŭ 3 mil turistoj, kiuj tiam povis sperti kvazaŭ kapturnan sentumon je piedirado sur travidebla planko inter du krutegaĵoj en la Parko Hongya.

La planko de la ponto konsistas el 1.077 vitraj tabuloj kun dikeco da nur kvar centimetroj, kiuj pendiĝas per stukturo fortigita per 12 ŝtalŝnuroj, kun rezista kapablo al tertremoj 6-Riĥtergradaj kaj uraganoj 12-gradaj laŭ la skalo Beaufort.

“Nia ponto estis projektita por elteni pli ol 3 mil homojn, sed por garantio de la sekureco de ĉiuj ni permesos nur 600 turistojn foje”, tion diris Yang Shaobo, kiu estas direktisto de la respondeca firmao.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog