Katino enspezis 10 mil britajn pundojn al londona katedralo

Enireje al la sakristio de la miljara “Katedralo Southwark”, en Londono (Unuiĝinta Reĝlando), la katino “Doorkins” trovas ĉiutage trinkakvon, manĝaĵon kaj varmigilon por mildigi la vintran froston.

Post translokiĝo el stratoj al gastigado en la preĝejo, tiu katino de nedifinita raso allogis fidelulojn, elstariĝis ĉe sociaj retejoj kaj – en tempodaŭro da malpli ol ses monatoj – ĝi enspezis 10 mil britajn pundojn al la Eklezio.

Lisa Gutwein, 34-jaraĝa nervisto, verkis la libron “Doorkins” the Cathedral Cat” (Doorkins, la katino de la katedralo). De dek jaroj ŝi vizitas tiun katedralon, kie ŝi estis baptita, edziniĝis kaj observadis la historion de tiu katino, kiu mem decidis loĝadis tie.

Gutwein havis la ideon verki infanan bildlibron pri la katino, kies surmerkatigo ekis en pasinta julio, kaj ĝis nun entute pli ol 6 mil ekzempleroj estis venditaj en diversaj kontinentoj.

Krom la librovendado, al la enspezo ankaŭ kontribuas diversaj varoj kun la foto de la besto: libromarkiloj, kartoj, ornamaĵoj, ktp. Doorkins iĝis ian emblembeston tie, kun ĝiaj fotoj afiŝitaj tra la centjaraj irejoj de la katedralo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog