Dependeco je komputilludoj estos oficialigita kiel mensmalsano venontjare

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis lastĵaŭde, la 21-an de decembro, ke la dependeco je komputilaj ludoj estos agnoskita kiel mensa malsano kadre de Klasigo Internacia de Malsanoj (KIM), kiu estos publikigita en 2018.

La psika dependeco evidentiĝas kiam la ludado iĝas plej grava ol aliaj vivinteresoj, kaj ĝi restas, plialtiĝas eĉ je malbonaj sekvoj. Tiu diagnozo validas kiam la ludanto prezentas la simptomojn dum tempodaŭro da 12 monatoj.

Laŭ esploroj akcepititaj de MOS, kiuj estis cititaj de ĝia faka estro Vladimir Poznyak, en Eŭropo kaj Usono inter 1% kaj 5% de la ludantoj kongruus al diagnozo de tiu dependeco, kaj en Azio ili estus ĝis 10%.

Tamen kadre de la kuracista komunumo tiu decido spertas kontraŭantojn, inter ili la psikiatro Allen Frances.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog