Holanda kakatuo fajfas alvoksonon de iPhone

Kakatuedoj, laŭ Vikipedio, estas aŭstralazia familio de birdoj en la ordo de la Psitakoformaj aŭ Papagoformaj (Psittaciformes). Ili havas dikan kaj fortan bekon, kaj pli malpli grandan tufon sur la kapo. Ili vivas en Aŭstralio, Indonezio kaj najbaraj insuloj. Oni distingas tri subfamiliojn: Kaliptorinkenoj (Calyptorhynchinae), Kakatuenoj (Cacatuinae) kaj Nimfikenoj (Nymphicinae).

Ŝajne ne nur homoj ŝatas telefonojn, sed ankaŭ la birdoj – aŭ minimume tiu “holanda kakatuo”, kiu estas kakatuedo el la subfamilio nimfikenoj. Aperis en interreto filmeto publikigita de la usonano Ben Pluimer prezentante la birdon fajfante alvoksonon de iPhone.

Pluimer klarigas: kiam la homoj pretiĝas por foriri hejmen (ekz. ŝnurante ŝuojn), tiam la holanda kakatuo kvazaŭ esprimante bedaŭron fajfas la alvoksonon de iPhone (la aparato de la firmao Apple).

Por spekti la filmeton: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog