Junaj miliarduloj – fratoj havas rangojn unuan kaj trian tutmonde

John Collison estas 27-jaraĝa irlandano kaj li estas la plej juna miliardulo de la mondo, se oni konsideras nur tiuj kiuj “konstruis” siajn riĉaĵojn, ekzemple sen heredaĵojn. Lia plej aĝa frato, nome Patrick Collison (29-jaraĝa) okupas la trian pozicion – la dua apartenas al Evan Spiegel (27-jaraĝa), kiu estas kunfondinto de la socia retejo Snapchat.

Rezignintaj pri universitata diplomiĝo, ili fondis en la jaro 2011 ĉe “Silicia Valo” (Kalifornio – Usono) la firmaon “Stripe”, kiu vendas komputilajn programojn por glatigi retpagojn al firmaoj kaj retvendejoj tutmonde.

Tiuj fratoj plenkreskis en kampara vilaĝo okcidente de Irlando, nome Country Tipperary. En 2007 Patrick eklernis matematikon en la fama usona universitato “Massachusetts Institute of Technology (MIT)”, kaj post du jaroj John estis akceptita de la usona universitato Harvardo.

Sed eĉ antaŭ la komenco de studado ili iĝis milionuloj pro la unua entreprenado de tiu duopo, nome la firmao “Auctomatic”, kiu en 2008 estis vendita kontraŭ 5 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi estis produktanta de programojn kiuj utilis al konsumantoj kaj firmaoj je negocado kadre de la retvendejo “eBay”.

Laŭ la revuo “Forbes” ĉiu el tiuj fratoj havas riĉaĵon taksatan je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog