Instruisto spertis 16-horan dancadon partnere kun pli ol 350 virinoj

Iu brazila instruisto bezonis rehidratiĝon en malsanulejo post danci 16-horojn, estigante tiamaniere la brazilan rekordon pri senĉesa dancado kun malsamaj kunuloj.

Tiun faron pri salona danco plenumis Anderson Cristiano Fernandes, 35-jaraĝa, dum la pasinta semajnfino, la 9-an de decembro, en restoracio de la urbo Praja-Grando (marbordo de la subŝtato San-Paŭlo, Brazilo). Li sinsekve estis kunulo en danco al 358 malsamaj virinoj aĝantaj inter 18 kaj 90 jaroj.

De tempo al tempo la dancisto manĝetis fruktojn kun dulĉan cerealaĵon kaj trinkis akvon. “Mi spertis ordinarajn dolorojn, sed mi enfokusigis la sinjorinojn. Mi kantis ĉiuj kantoj, mi aktoris, mi instigis la spektantaron. Mi amuziĝis tuttempe!” tion li diris.

Ĉeestis la okazintaĵon du juĝistoj, komisie de la organizaĵo “RankBrasil”, kiu registras brazilajn rekordojn. Fernandes diplomiĝis pri fizika (aŭ korpa) edukado, kaj kune kun sia edzino li mastrumas sian propran danclernejon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog