Ĥirurgo “subskribis” hepatojn de pacientoj

Simon Bramhall – 53-jaraĝa brita ĥirurgo – dekaris sin kulpa pro tio, ke li registris la komencliterojn de sia nomo sur la helpatoj de du pacientoj dum operacioj pri anstataŭigo de tiu organo. Li agnoskis al Tribunalo en Birmingamo (Unuiĝinta Reĝlando) ĵaŭde la 14-an de decembro, ke tion li faris dufoje en la jaro 2013. Ekster  mallibereje li respondos pri la krimo de agreso, ĝis la anonco de la verdikto je la 12-a de januaro 2018.

Februare kaj maje 2013 per argona plasmo – uzata en operacioj por ĉesigi organsangadon – li suskribis “SB” sur la hepatojn de la pacientoj.

Tiu kuracisto estis provizore haltigita el la malsanulejo Queen Elizabeth de Birmingamo, pro denunco fare de iu kolego, kiu dum procedoj postoperacioj rimarkis la komencliterojn de Bramhall en la organoj. En la sekva jaro (2014) la ĥirurgo rezignis pri sia posteno tie.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog