Senhejmulo glate ŝtelis 300 mil eŭrojn

La franca gazetaro jam agnoskas kiel la plej riĉa senhejmulo tutmonde tiun 50-jaraĝan viron, kiun prenis du pakaĵojn enhavanta 300 mil eŭrojn el deponejo kies pordo li trovis malferman en la internacia flughaveno Charles de Gaulle – Roissy (Parizo – Franclando).

Kiam li estis nur serĉanta manĝaĵon ĉe la rubujoj de la fllughaveno tiam li tuŝis deponejan pordon de la transportfirmao Loomis. Tiu ŝtelo okazis vendrede la 8-an de decembro je la 17 horo kaj duono.

La alarmo sonoriĝis en la loko kie troviĝas la grandsumoj kaj per la bildoj de la filmiloj pri sekureco la policistoj spektis la agadon de la viro: ĉe la rubujo, sekve la malkovro de la malferma pordo, eniro en la deponejon, la eliro alportante du monsakojn kaj rapida foriro per vojo sen filmiloj.

Ekde tiam estas enketado por trovi la ŝteliston. Laŭ la gazeto “Aujourd’hui en France” estas inter 50 kaj 100 homoj kiuj same al tiu viro, vivadas renversante rubujojn en tiu flughaveno.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog