Senna – La nova sportaŭtomobilo de McLaren

La brita fabrikanto de sportaŭtomobiloj McLaren (McLaren Automotive) prezentis sian lastan maŝinon kaj faris omaĝon al la brazila piloto Ayrton Senna, kiu estis trifoje ĉampiono pri la konkursa kategorio “Formulo 1” (F1) de Internacia Federaĵo de la Aŭtomobilo. Por rememori tiun brazilanon la nova aŭto estas nomata “McLaren Senna”.

Laŭ la firmao tiu estas la plej malpeza aŭto produktita ekde la modelo “McLaren F1”, kaj ankaŭ la plej potenca per eksplodmotoro farita de ili. Ĝi posedas motoron 4.0 V8 Twincharged kun 800 ĈP (ĉevalpovo) por pezo da nur 1.198 kilogramoj.

Nur 500 ekzempleroj de tiu modelo estas produktataj, kaj en Unuiĝinta Reĝlando la prezo estas po 750 mil britaj pundoj (ĉirkaŭ 850 mil eŭroj).

Ayrton Senna mortis la 1-an de majo 1994 en Bolonjo (Itallando) pro akcidento dum lia partopreno en la konkurso de Formulo 1 okazinta en Imola (Itallando).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog