Elefanto atakis aŭtobuson kaj kamionon sur veturilvojo

 

Junano estas provinco, kiu situas ĉe la sudokcidenta landlimo de Ĉinlando. Tie lastsabate la 9-an de decembro iu elefanto atakis aŭtobuson kaj kamionon sur veturilvojo.

Filmita de loĝantoj kaj arbaraj agentoj tiu okazaĵo kaŭzis nur materialajn difektojn, malgraŭ tio, ke la stiristo de la aŭtobuso restis interne de la veturilo.

Por kontrolado de la agado de tiu besto, kies ĉeesto en tiu montata regiono estas ofte rimarkata, estis nomitaj ok observantoj.

Jen la koncerna filmeto: LIGILO

Laŭ Vikipedio: Elefanto estas komuna nomo por membroj de la familio elefantedoj. Ili estas la nun plej grandaj surteraj mamuloj. Ili vivas en Afriko (Loxodonta) kaj Azio (Elephas). Ili havas longan fortan rostron kaj modifiĝintan incizivon, nomatan dentego aŭ pikdento (vidu eburo).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog