Laŭ vilaĝanoj fumo el fabriko de Viagro favoras erektiĝemon

De dudek jaroj la vilaĝeto Ringaskiddy – ĉe sudokcidenta marbordo de Irlando – gastigas la fabrikon de piloloj de sildenafilo-citrato, kiuj estas pli konataj sub la nomo “viagro”, kaj laŭ ĝiaj loĝantoj speciala etoso ĉirkaŭvolvas la fabrikon de la apoteka firmao “Pfizer”, kies fumo supoze havas la kapablon kaŭzi erektiĝojn.

Al la gazeto “The Times” la loĝantaro asertas, ke ili longjare estas trafataj de la tiel nomata “amfumo”, kaj laŭ Debbie O’Grady tio estas alloganta novajn loĝantojn al la vilaĝo.

Tiu urbeto estas konata pro ĝia “nekredebla seksema vivo”. Sadie, 60-jaraĝa frizisto, sin deklaras kiel flirtema virino, kaj ŝi diras neniam restis sola tie. Laŭ Fiona Toomey (37-jaraĝa), tie eĉ la hundoj vagadas per stato de seksa ekscito, sed ŝi kredas, ke anstataŭ fumo la kialo estas la akvo trinkata en la vilaĝo.

La proparolanto de la firmao klarigis, ke la kredo pri “viagro estas en aero” vere temas nur pri amuziga klaĉo, eĉ se la loĝantoj kontraŭas al lia aserto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog