Kodumuloj ŝtelis USD 70 milionojn da bitmonoj

Per informadika atako al la slovena firmao NiceHash – kiu mastrumas fakan platformon pri servoj je virtualaj valutoj – nekonataj kodumuloj ŝtelis pli ol 4.700 bitmonojn, kiu egalas al ĉirkaŭ 70 milionoj da usonaj dolaroj.

Laŭ informo fare de la gazeto “Delo” (ĵaŭde la 7-an de decembro en Ljubljano), la firmao NiceHash fermis aliradon al sia platformo post rimarki matene de tiu tago, ke kodumuloj ĝiris la bitmonojn el ĝia virtuala monujo al alia retloko.

Pro tio, ke tiu mono ne havas ajnan respondecan organizon, la ŝtelita firmao agnoskis la malaperintan sumon kiel perdo, kaj rekomendis al siaj klientoj nepra ŝanĝo de iliaj pasvortoj antaŭ uzi la platformon. Krome ĝi denoncis la okazintaĵon al la koncernaj aŭtoritatoj, kaj promesis plibonigi la sekurnivelojn.

En la lastaj tagoj bitmono spertas sinsekvajn kurzaltiĝojn, kaj ĝia unuo jam alproksimiĝas al po 15 mil usonaj dolaroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog