Eŭropa urbo eldomigos centon da milionuloj

Pasintsemajne la svisa urbo Zuriko aprobis leĝon kun nova regularo al sia programo pri sociaj loĝejoj, celante eviti ties misuzon kaj la ekskluzivon de kelkaj profitantoj, kiuj nuntempe ne bezonas tiun subvencion, ĉar ili enspezas pli da mono ol la mezuma enspezo de la loĝantaro. Eĉ oni konstatis, ke 132 milionuloj estis loĝantaj en tiaj sociaj domoj en la jaro 2014, kiam la urbodomo proponis la ĵus aprobita leĝo, kaj nun ili estos eldomigitaj.

Laŭ la nova regularo la “socia luanto” ne povas gajni pli ol kvaroblon de la luprezo, kaj se dum la loĝado la salajro de la profitanto plialtiĝos al sesoblo de luprezo, tiam la registaro povos ordoni lian transloĝiĝon. La loĝejo devas esti la ununura de la familio, kaj ĉiu-dujare la kontrakto estos reviziita por kontroli la enspezon de la loĝanto. Antaŭe ne ezkzistis en la leĝo de tiu programo limon koncerne al enspezo de la profitanto. La novaj reguloj ekvalidos en 2018.

Laŭ la aŭtoritatoj nuntempe 19% de la profitantoj ne kongruas al la nova regularo, kaj la registaro helpos ilin je ties transloĝiĝo dum la venontaj kvin jaroj.

Krom la konstruado de sociaj loĝejoj fare de la loka registaro, ekde 2011 ĉiuj privataj projektoj pri konstruado de domaro nepre rezervu trionon de la loĝejoj al tia socia programo. Luprezoj de sociaj loĝejoj en Zuriko estas inter 623 kaj 2,2 mil svisaj frankoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog