Surbrusta tatuaĵo de senkonscia viro hezitigis kuracistojn

Jen okazintaĵo raportita je la 30-a de novembro, de la scienca periodaĵo “The New England Journal of Medicine”.

70-jaraĝa viro, sukermalsana, kun historio pri pulmaj kaj koraj malsanoj, alvenis en malsanulejon senkonscia, havante sur sia brusto tatuaĵon kun jena skribaĵo: “Do not resuscitate” (Ne revivigu).

La kuracistoj de “Jackson Memorial Hospital ” prizorgis la spiradon de la viro kaj sendis la aferon al etika konsilantaro, kiu rekomendis la obeon al la “peto” sur lia haŭto. Dokumento kun informoj pri la okazintaĵo estis pretigita al departamento pri sano de la subŝtato Florido, kaj vespere de tiu sama tago la viro mortis sen interveno de la kuracistoj.

Intervjue al la gazeto “The Washington Post” la kuracisto kaj ĉefa verkisto de la artikolo Gregory Holt asertis, ke tiu viro estis loĝanta ĉe maljunulejo, sed li estis trovita ebria surstrate. Li havis nek identigilon, nek familion kaj amikojn, kiuj povus doni al ni pli da informoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog