Aviadilo faris krizan alteriĝon pro nomo de sendrata reto

Ĵaŭde, la 30-an de novembro, iu aviadilo de la flugkompanio “Turkish Airlines” decidis fari krizan alteriĝon pro tio, ke la timiga nomo “enaviadiligita bombo” estis donita al iu sendrata reto kreita de nekonata pasaĝero.

Post rimarki la ekziston de tiu reto, la teamo de tiu aerflugo, kiu estis veturanta de Najrobo (Kenjo) al Istanbulo (Turklando) decidis fari paŭzon en la flughaveno de Ĥartumo (Sudano), kie la aviadilo estis esplorita kaj aprobita por daŭrigi la veturadon.

Turkish Airlines, per komunikaĵo al la gazetaro asertis, ke “laŭ fakuloj tiu sendrata reto estis kreita enaviadile. Oni ne trovis malkonformiĝojn dum la sekureca inspektado efektivigita, kaj la pasaĝeroj estis revenigitaj al la aviadilo”.

La flugfirmao ne informis, se la aŭtoritatoj malkovris la kreinton de tiu sendrata reto, kiu timigis la skipon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog