Putin proponas programon pri antaŭenigo de naskemo

La ŝtatprezidanto de Ruslando, Vladimir Putin, proponis programon de stimulado al naskemo cele eviti, ke la rusa loĝantaro plu daŭru malkreskanta. Ĉi-jare, unuafoje post kvin jaroj la lando malkreskis je pli ol 100 mil homoj. Fakuloj atentigas, ke tio estas nur la komenco de nova situacio, kies tempodaŭro povos etendiĝi minimume ĝis la jaro 2025.

La naskemo malaltiĝis je pli ol 11%, kaj la lando spertas ian “demografian truon”, simile al tiu okazinta en la jardeko 1990, kiam la nombro de naskiĝoj draste falis, pro malriĉeco, sensekureco kaj alta mortonombro de viroj.

Inter la proponataj agoj, la plej ambicia volas subvencii parton de la pagoj de rentumoj pri hipotekoj, al familioj kiuj naskigu la duan aŭ trian infanon ekde la jaro 2018. Se aprobita tiu propono, la profitontaj familioj pagos 6% anstataŭ pli ol 10% pri la rentumoj.

Laŭ freŝaj informoj 146,8 milionoj da homoj vivas nuntempe en la lando, kontraŭ 148 milionoj en 1991, la lasta jaro de epoko de Sovetunio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog