Ĉu pago postulendas al riĉaj universitataj studantoj je publika supera instruado?

Nuntempe la brazilaj publikaj universitatoj spertas seriozan financkrizon, kaj reaperis diskutado pri propono postuli monatpagon al universitataj studantoj kun pli alta sociekonomia nivelo. Per raportaĵo diskonigita pasintsemajne Monda Banko defendas tiun proponon argumentante, ke la brazila universitataro estas kaj malefika kaj maljusta.

Laŭ ekonomikistoj de tiu banko kaj aliaj samopiniuloj pri la estingo de senpageco, ne justas, ke la tuta socio financu instruadon de junuloj el la pli altaj sociekonomiaj klasoj. Aliflanke, tiuj kiuj kontraŭas al la pagado asertas, ke ĝi ne estus sufiĉa por solvi la krizon, kaj ili proponas plialtigi la impostojn al la plej riĉaj homoj cele al financado de edukado.

Laŭ IBGE (mallongigo pri Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko) en la jaro 2005-a kadre de la publikaj universitatoj 80% el la diplomiĝintoj apartenis al la grupo de tiuj 40% kun pli alta enspezo en la lando. Post estigo de la politiko pri socia rezervo de lokoj en publikaj universitatoj tiu situacio ne renversis: en la jaro 2015-a tiu karakterizaĵo malaltiĝis al 61%.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog