Teĥnikaro faciligis ŝtelon de aŭtomobilo

Aŭtomobiloj pli kaj pli iĝas inteligentaj kaj konektitaj, sed ankaŭ ŝtelistoj progresas helpe de teĥnikoscienco. En Unuiĝinta Reĝlando du el ili estis filmitaj dum ŝtelo, kiu ne bezonis armilon nek difektis la aŭton.

Ili trompis tian “keyless” sistemon (kun sentilo pri ĉeesta ŝlosilo), en kiu sufiĉas la alproksimiĝon kun la ŝlosilo enpoŝe por ke la aŭtopordoj malfermiĝu.

Per reelsendiloj de signalo, kiu aĉeteblas ĉie, la unua krimulo staris apud la garaĝopordo kaj per unu aparato kaptis la signalon de la aŭtoŝlosilo el interno de la domo, kaj sendis ĝin al la alia krimulo apud la celata aŭto, kiu pro tiu “trompo” malfermis la pordojn. Por ekfuncii la motoron, kiu estas farita per butono, ili same faris per tiaj aparatoj.

La tuta ago daŭris ĉirkaŭ unu minuton, je la 24-a de septembro en la urbo Solihull. Jen koncerna filmeto sur la jutubkanalo de la loka polico: LINK


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog