Kalifornio agnoskis senkulpecon de viro malliberigita dum 39 jaroj

Merkrede, la 22-an de novembro, la subŝtatestro de Kalifornio (Usono) Jerry Brown forpardonis Craig Coley, kiu ĝis tiam estis plenumanta 39 jarojn da malliberigo pro mortigoj, kies okaziginto la aŭtoritatoj nun kredas ne estas li.

Craig Coley estas 70-jaraĝa kaj li estis kondamnita al ĝismorta malliberigo pro mortigoj en la jaro 1978-a de lia ekskoramikino Rhonda Wicht (24-jaraĝa), kaj ties filo Donald (4-jaraĝa), en la urbo Simi Valley (Kalifornio – Usono). Li ĉiam deklaris sin senkulpa.

En 2016 la polico de Simi Valley remalfermis tiun juĝaferon post iu emerita agento esprimi dubojn pri la kulpo de Coley. Post DNA-analizo oni konkludis, ke li ne kulpas.

“Eksterordinara estas la honoreco per kiu Coley suferis tian longan kaj maljustan malliberigon”, tion asertis la subŝtatestro.

Per komunikaĵo David Livingstone (policestro) kaj Gregory Totten (publika akuzisito) diris: “Tiu estas tragedia okazo. Virino kaj malgranda infano estis mortigitaj. Craig Coley pasis 39 jarojn en malliberejo pro krimo ŝajne ne farita de li. La vera murdisto aŭ murdistoj ne estis juĝitaj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog