Afiŝo pri filmo estis konkure vendita kontraŭ pli ol 500 miloj da usonaj dolaroj

Sabate – la 18-an de novembro – Iu malofta afiŝo pri la terurofilmo de la jaro 1931-a, nome Drakulo, kies ĉefrolulo estas la hungara aktoro Bela Lugosi, estis konkure vendita kontraŭ 525.800 usonaj dolaroj en la usona urbo Dallas, subŝtato Teksaso.

Laŭ la firmao pri vendado per konkuro “Heritage”, tiu estas la plej alta prezo jam pagita por kina afiŝo. Tiu vendita ekzemplero estas unu el la ununuraj du ankoraŭ ekzistantaj.

Pri la laktoro oni legas en Vikipedio: “Béla LUGOSI (lugoŝi), familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 1882 – 16-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein)”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog