La usona mararmeo bedaŭris petolaĵon fare de ĝia piloto

Lastvendrede, la 17-an de novembro, la usona mararmeo taksis kiel “neakceptebla” la infaneca ŝercemo de unu el siaj pilotoj, kiu desegnis grandan penison en la ĉielo, pere de la spuroj de sia militaviadilo. Pri tiu okazintaĵo iu patrino plendis antaŭ la filmiloj de la loka televidkanalo KREM 2, kiu siavice petis klarigon tiurilate al la militaj aŭtoritatoj.

Ĵaŭde la loĝantoj de la urbeto Okanogan (subŝtato Vaŝingtonio, okcidente de Usono) iom time rimarkis la nekutimajn manovrojn plenumitaj de iu aviadilo Boeing EA-18G Growlers, apartenanta al armea aerbazo situanta proksime.

Post disvastigado de la bildoj tra interreto, la marinstitucio ekigis enketon pri tiu “nematura kaj nerespondeca ago”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog