Truego aperis surgrunde en brazila bieno

Laŭ Vikipedio “dolino estas tersurfaca funelforma tersubiĝo, tipa en karstaj regionoj. La diametro kaj profundo de la dolinoj estas tre varia”.

Ĉi-monate geologistoj de Universitato Federa de Uberlando (UFU) ekesploris aperantan dolinon en bieno sur la municipo Koronel-Fabrisiano, subŝtato Minas-Ĵerajso en Brazilo. Tiu kavaĵo en la supro diametras ĝis nun ĉirkaŭ 30 metrojn.

Adriano Rodrigues dos Santos, kiu estas profesoro de UFU, klarigis, ke dolinoj estiĝas per grada dissolviĝo de kalkoŝtonoj, kiuj oftas tiuregione. Tamen en tiu bieno tiu dolino subite aperis, allogante atenton de fakuloj.

De nun, laŭ Adriano, la bienposedanto alvoku terfizikon aŭ geofizikon cele al kontrolado de la dolito ĝis ties stabiliĝo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog