Bill Gates aĉetis terenon cele al starigo de inteligenta urbo

La fondinto de la firmao Mikrosofto, Bill Gates, investis ĉirkaŭ 80 milionojn da usonaj dolaroj je aĉeto de terpeco da 25 mil akreoj (pli ol 100 mil kvadratkilometroj) en la usona subŝtaro Arizono, por konstrui ian inteligentan urbon.

Tiu loko meze de dezerto estas 45 minutoj for de Fenikso, kiu estas la regurbo kaj la ĉefa urbo de Arizono.

La kreota komunumo nomiĝos “Belmont”, alude al la investfirmao de Gates nome Belmont Partner, kiu estas kunfaranto en tiu projekto, kiu enhavos 80 mil loĝejojn – tiom sufiĉus por loĝado de ĉirkaŭ 182 mil homoj.

Oni planas, ke la urbo ĉion havu por iĝi loko inteligenta, plena je teĥnikaro. Tie estos rapida interreto, memregaj aŭtomobiloj kaj “interreto de la aĵoj”. Belmont Partners ankoraŭ ne indikis tiam, kiam komencos la konstruado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog