Alibaba vendis entute USD 25 miliardojn dum 24 horoj

Je la 11-a de novembro en Ĉinlando oni festas “Tago de Gefraŭloj”, kiu estas amuziga festivalo reliefiganta la fieron esti fraŭlo. La dato 11/11 estis tiurilate elektita ĉar la numero 1 aludas al sola homo.

Lastatempe kadre de tiu festivalo okazas tago de retaĉetado, kiu staras inter la plej gravaj tutmonde. Ĉi-foje la grandega ĉina firmao pri retkomerco nome “Alibaba” bezonis nur 13 horojn kaj dek minutojn por superi sian propran rekordon pri retvendado (17,8 miliardoj da usonaj dolaroj je la 11-a de novembro, pasintjare). Fine post 24 horoj Alibaba vendis entute USD 25 miliardojn.

Mondskale la retaĉetoj en tiu tago superas je 2,5-oble tiuj de “Black Friday” kaj “Cyber Monday” kune.

Tiu estas la 9-a eldono de la evento (Alibaba retvendado en la tago de gefraŭloj) kun partopreno de 140 mil firmaoj – 60 mil el ili estas interlandaj – kaj 15 milionoj da varoj.

En la ĉina urbo Ŝanhajo okazis vesperan festegon, kie gravuloj kiel la aŭstralia aktorino Nicole Kidman instigis la cinojn partopreni la daton, kaj prezentis reklamfilmeton de mallonga filmo pri batalartoj, en kiu unuafoje rolas kiel aktoro Jack Ma, kiu estas la ekscentra, riĉega fondinto de Alibaba.

Antaŭ kelkaj horoj de la komenco de retvendado, la vicprezidanto de la firmao, Joseph Tsai asertis, ke tiu estas tutmonde la plej grava tago por la komerco, kaj granda evento por la ĉina ekonomio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog